Christof Krick                                                         Senta Irle

 

Christof Krick -  Mi eklernis Esperanton en la jaro 1999 kaj ekde tiam regule partoprenas
aranĝojn, komence nur porjunulajn, nun por ĉiu ajn aĝgrupo. Ekde la jaro
2001 mi regule instruas la lingvon kaj dum tiu ĉi projekto la unuan
fojon vojaĝis kun miaj Eo-lernantoj. Estis valora sperto kaj plezuro por mi.

Germanio

Geschwister-Scholl-Gymnasium Winterberg und Medebach

Ursulinenstraße 24

59955 Winterberg

https://www.gymnasium-winterberg-medebach.de/

Tel: +49 2981 92160

 

Germanio

 

Germanio estas demokrata federacia ŝtato en Mezeŭropo. Najbaraj ŝtatoj estas Danio, Polio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgo, Belgio kaj Nederlando; la Norda Maro kaj la Balta Maro estas la naturaj ŝtataj limoj en la nordo.

 

La oficiala titolo estas Federacia Respubliko Germanio (germanlingve Bundesrepublik Deutschland), kiu estas vortkreaĵo de la unua ŝtata prezidento post la Dua Mondmilito, Theodor Heuss. La federacia ĉefurbo kaj registara centro estas Berlino laŭ artikolo 22/1 de la konstitucio; sed multaj ministraj laborlokoj kaj kelkaj federaciaj institucioj ankoraŭ restas en la eksa ĉefurbo Bonn.

 

La politika sistemo estas federacia kaj organizita kiel parlamenta demokratio: laŭ artikolo 20 de la konstitucio Germanio komprenas sin kiel demokrata kaj sociala federacia ŝtato kaj kiel jura ŝtato. Ĝi konsistas el 16 parte suverenaj landoj.

 

Germanio havas pli ol 82 milionojn da loĝantoj kaj post Rusio estas la dua plej popolriĉa ŝtato de Eŭropo. La Federacia Respubliko Germanio apartenas al la Eŭropa Unio kaj estas interalie membro de la Unuiĝintaj Nacioj, Nato kaj la G8-ŝtatoj.

 

Winterberg

 

Winterberg (traduko Vintromonto) estas urbeto en la okcidenta parto de Germanio. La urbo mem havas ĉ. 5000 enloĝantojn, kun la vilaĝoj, kiuj apartenas al ĝi estas ĉ. 13000. Ĝi situas je 670m alteco, kio kaŭzas malvarman klimaton kaj klarigas la nomon. La ĉefa ekonomia branĉo de la regiono estas la turismo, plej forte la vintrosporta turismo, sed ankaŭ migremuloj kaj biciklemuloj amase venas. Krome gravas forstado kaj agrikulturo, industria produktado apenaŭ ekzistas.

 

La lernejo

 

La Geschwister-Scholl-Gymnasium Winterberg und Medebach estas la kunigo de la gimnazioj de la urboj Winterberg kaj Medebach, kiuj ambaŭ estis pli ol 100 jarojn aĝaj. Nun ĝi estas unu lernejo kun du instrulokoj. Ĝi havas entute ĉ. 1000 lernantojn, el kiuj 350 estas en Medebach kaj 650 en Winterberg. La gimnazio estas tiel nomata „Elita lernejo de la sporto“, kio signifas, ke kelkaj lernantoj celas fariĝi profesiaj sportistoj kaj ricevas specialan helpon de la lernejo por povi kaj multe trejniĝi por la sporto kaj ricevi abiturientan diplomon.