Rumanio

Gherla, Nikula kaj la arto de la pentrado sur vitro

  

    Gherla situas en la nord-okcidenta parto de Rumanio, 45 km-ojn de Cluj-Napoca – la ĉefurbo de Transilvanio, laŭ la rivero Someşul Mic. La loĝantaro konsistas el rumanoj – pli ol 70%, hungaroj – 18%, germanoj – 3%, ciganoj – 2%.

    Je la fino de la 17-a jarcento, en Gherla alvenis pluraj riĉaj armenaj familioj kiuj kontribuis , rilate ekonomion, la disvolvon de la urbo. Ĉi tie oni konstruis belegajn ŝtonajn konstruaĵojn, preĝejojn, la malnovan urbodomon, lernejojn, ĉiuj je baroka stilo, tiel, en la jaro 1779 Gherla ricevis la titolon “reĝa libera urbo”. Post la jaro 1800, Gherla daŭre evoluis, la plej gravaj branĉoj de la evoluo estis negoco kaj agrikulturo. La armenoj kunportis la arton de teksataj orientaj tapiŝoj. En la urbo oni konstruis plurajn preĝejojn, lernejojn, hospitalon, orfejon kaj la 15-an de septembro 1888 oni inaŭguris la stacidomon, ankaŭ la fervojon.

    En nia regiono Gherla estas grava kultura cento. En la urba muzeo oni trovas atestojn de la popola rumana, armena kaj hungara kulturoj.

    Proksime de Gherla, nur 5 km-ojn for, situas la vilaĝo Nikula. Unu el la plej interesaj kaj riĉaj ĉapitroj de la rumana popola arto estas la pentrado sur vitro, kiun oni praktikis eskluzive en Transilvanio – arto, kiun oni disvolvis sub la influoj el Centra Eŭropo, el Bavario, Austrio, Bohemio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Uzitaj komence nur kiel religiaj imagoj, ĉi tiuj modestaj ikonoj trovis baldaŭ, en klera medio, fortan eĥon. Komence de la 18-a jarcento la ikonoj sur vitro estis uzitaj por ornami la ĉambrojn en la vilaĝaj domoj, la “gusto” por plibeligi la ĉambrojn transformis la ikonojn sur vitro en iajn imagojn: unue kiel ikono (bildo) havanta pli da funkcioj; due kiel estetikaĵo celanta kontentigi la homojn.

    La plej malnova centro de pentrado sur vitro en Transilvanio estas la vilaĝo Nikula. En Nikula preskaŭ ĉiu domo estis pentrejo. La ikonoj estis venditaj al tiuj interesitaj vojaĝantoj, kiuj vizitadis la vilaĝon por preĝi ĉe la mirakla ikono “Sankta Maria” ĉe monaĥejo kiu apudas la vilaĝon. La ikonoj estis portitaj de la propraj pentristoj eĉ al la regionoj Moldavio, Maramureş, Muntenio, kie ili estis venditaj.

   En la malgrandaj familiaj pentrejoj, la laboro estis organizita en grupoj:  ĉiu grupo aldonis siajn specialaĵojn (elegantajn ornamitajn literojn, surmetitan oran folion, elektadon de la koloroj ktp.). Por realigi la ikonojn oni uzis nur tri materialojn: la vitron – kiel bazon, surfacon, la kolorojn kaj la lignon – kiel kadron kaj kiel protektan dorson de la ikono. Rilate la vitron – ĝi estis mane fabrikita en malgrandaj metiejoj. Pro tio, la surfaco de la vitro estis ondumita kaj neregula, tiel oni povas konstati kiuj ikonoj estas malnovaj kaj aŭtentikaj kaj ne falsitaj. Sur la dorson de la vitro oni desegnis maldikajn nigrajn liniojn, kutime per anasplumo kaj la farboj estis preparitaj el metalaj oksidoj miksitaj kun lina oleo, virbova galo, vinagro. Bedaŭrinde ĉi tiun prilaboran manieron oni ne plu konservis

    La tekniko de pentrado surdorse de la vitro estis la jena: la kolora konturo, la blanka koloro por vizaĝo, la kirila skribaĵo, la orfolioj, la koloroj por la vestaĵoj kaj geometria aŭ flora ornamoj, la fonkoloro de la ikono. Por la enkadrigo de la ikonoj oni uzis abian lignon. La anonimaj pentristoj uzis ankaŭ apartan geometrian surfacon por aparta temo kiel: “Lasta manĝo”.

   Ĝenerale la ikonoj estas malgrandaj: 30/20 cm-oj. Ĉe Nikula, la temoj de la ikonoj estis ekskluzive religiaj; la desegnado estis naiva sed plensenca.

    La plej oftaj temoj estas pri Jesuo: “La Naskiĝo:, “La Bapto”. “La eniro Jerusalemon”,  “La lasta manĝo”. Estas ankaŭ ikonoj pri Sankta Maria, Sanktaj Georgo, Demetrio, Nikolao.

    La interesiĝo de la specialistoj pri la pentraĵoj sur vitro aperis sufiĉe malfrue en Rumanio. La istoriografoj, la etnografoj kaj folkloristoj kiel Nicolae Iorga, Ioan Muslea, Ion Apostol Popescu, Ioan Podea malkovris ĉi tiujn artaĵojn kaj prezentis ilin al la publika atento.