Foto Galerio: Litovio

The image gallery is empty.

Mažeikių Merkelio Račkausko gimnazio

Laisvės 10,

LT89219 MAŽEIKIAI

Telefonnumeroj: +370-443-26137, +370- 686- 76837  end_of_the_skype_highlighting
Faksnumero: +370443-26137
Retadreso: rackauskogimnazija@gmail.com

https://www.rackauskas.lt.

LITOVIO

Geografiaj koordinatoj: norde 56027' da norda latitudo, sude 53054' da norda latitudo; okcidente 20056' da orienta longitudo, oriente 26051' da orienta longitudo. Distanco inter la plej norda kaj la plej suda punktoj 280 km, inter la plej okcidenta kaj la plej orienta - 372 km.

Areo de la ŝtato: 65 200 kvadrataj kilometroj. Landlimoj: norde kun Latvio 588 km, oriente kaj sude kun Belorusio 660 km, sude kun Pollando 103 km, sudokcidente kun Rusio 273 km, okcidente 90 km da Baltmara bordo. Entute 1714 km.

Tereno: apudmara ebenaĵo, nur en orienta parto aperas montetoj; la plej alta monteto - Juozapinė (293,6 m super marnivelo); la plej longa rivero: Nemunas Estas 2830 lagoj pli grandaj ol 0,5 ha. Arbaroj kovras 30,9 % da teritorio

Klimato: Meza jara temperaturo + 6,10 laŭ Celsius. Plej malvarma monato estas januaro (- 4,90 C), plej varma - julio (+170 C). Averaĝa kvanto de precipitaĵo 680 mm jare.

Loĝantoj: 2 988 381 homoj (2012). Laŭ naciecoj litovoj konsistigas 83,5 %, rusoj - 6,3 %, poloj - 6,7 %, belorusoj - 1,2 %, aliaj - 2,1 %. Denseco de loĝantoj estas 45,7 homoj en kv. km.

Religio: plimulto da loĝantaro estas rom-katolikoj. Estas ankaŭ grandaj komunumoj de ortodoksuloj kaj protestantoj.

Ĉefurbo de la ŝtato: Vilnius (Vilno) kun 542 300 loĝantoj. Aliaj grandaj urboj estas: Kaunas (Kaŭno, 378 900), Klaipėda (192 900), ?iauliai 133 800), Panevėžys (119 700).
Administra divido: 10 departementoj kaj 44 distriktoj.

Ŝtata ordo: demokratia respubliko. La valida konstitucio aprobita dum referendumo la 25an de oktobro 1992. Gvidanto de la ŝtato - prezidento, elektata rekte de civitanoj por 5 jaroj. Parlamento estas nomata Sejmo, ĝin konsistigas 141 membroj elektataj por 4 jaroj.

  

  • MAŽEIKIAI

Mažeikiai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la nordokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Telšiai kaj troviĝas 46 kilometrojn norde

 

de la distrikta ĉefurbo Telšiai. Dum la last akalkulo en jaro 2011 en urbo estis 38 840 loĝantoj.

Unuan fojon Mažeikiai estas menciitaj en la skribaj fontoj de la jaro 1335, sed urbeto mem komencis kreski en la jaro 1869 kiam estis konstruita fervojo. Urbo kreskis kiel multancia, ĉar loĝantoj estis ne nur litovoj, sed ankaŭ rusoj, judoj, latvoj kaj kelkaj aliaj popoloj. En 1899 urbo estis devige baptita per nova nomo Muravjov, honore al cara rusa generalo. Fine de la XIX jarcento – komence da la XX tio estis urbeto kun kelkaj etaj metiejoj, preĝejoj, vendejoj kaj trinkejoj kaj kun vigla socia vivo.

Dum la Unua Mondmilito estis granda incedio kaj preskaux la tuta urbocentro ruiniĝis. Post  milito, en sendependa Litovio ĝis 1940 jaro en urbo ĉefe evoluis komerco, sed ankaŭ aperis la unuaj entreprenoj: bierfarejo, vapormuelejo, fromaĝejo, meblofarejo – entute 26 malgrandaj entreprenoj. Estis konstruitaj hospitalo, urbodomo, banko, lernejo, katolika preĝejo, komencis funkcii gimnazio.

La Dua Mondmilito, ekziloj al Siberio, nacionalizado de privata havaĵo multe detruis ekonomion de la urbeto. Tamen dum soveta periodo funkciis fabrikoj kie estis prilaborita lino, meblofabriko, elektroteknika fabriko kaj fabriko de fridujaj kompresoroj. En 1980 ekfunkciis la rafinejo de petrolo kiu ĝis nun estas la plej granda entrepreno de la tuta lando. Kultura vivo de la urbo iĝis multe pli riĉa pro nova kulturdomo, biblioteko, multaj novaj mezlernejoj. Urbo famis pro grandaj festivaloj de la blovorkestroj.

Post Sendependiĝo de Soveta Unio en 1990 ekonomie urbo stagnas, ĉiuj fabrikoj krom petrola rafinejo estas fermitaj kaj senlaboreco estas unu el la plej grandaj en Litovio. Nun en urbo estas 2 gimnazioj, 6 mezlernejoj,  kelkaj elementaj lernejoj.

Tamen la vivo iras antaŭen kaj dum la lastaj jaroj la urbo plibeliĝis: aperis novaj trotuaroj, preskaŭ ĉiuj privataj domoj nun uzas akvon de centrala akvosistemo kaj la multetaĝaj domoj estas renovigataj uzante la subtenon de Eŭropa Unio. La loĝantoj de la urbo restas optimismaj kaj esperas, ke urbo kun tempo iĝos pli sukcesa.

 

  •  MERKELIO RAČKAUSKO GIMNAZIO 

        La komenco de la gimnazio estas 1-a de oktobro en la jaro 1919 kiam en urbeto Mažeikiai estis malfermita kvarjara mezlernejo. En la jaro 1923 ĝi jam estis progimnazio kaj en 1925 iĝis gimnazio. La unuaj abiturientoj finis gimnazion en 1927.

                En 1940, kiam Litovion okupis Sovetunio en lernejo estis fermitaj multaj naciaj societoj de la lernantoj, kapelo kaj kreitaj sovetaj asocioj de junularo. Kelkaj gimnazianoj estis ekzilitaj kun familioj al Siberio. Kiam en 1941 la germana armeo okupis urbon estis mortigitaj judaj instruistoj kaj gimnazianoj. Post fino de la gimnazio aliaj abiturientoj ne povis daŭrigi la studadon en universitatoj, ĉar dum la milita tempo ĉiuj ili estis fermitaj.

        En 1944 kiam rusa armeo revenis al Litovio la edukado en lernejo estis ŝanĝita: malaperis lecionoj de latina lingvo, plimultiĝis la lecionoj de la rusa, aldoniĝis de la historio de Sovetunio kaj denove estis aktivigitaj junularaj asocioj: komsomolo kaj pioniroj. Tuj post milito kelkaj instruistoj kaj gimnazianoj estis ekzilitaj al Siberio. Parto de instruistoj kaj lernantoj timante persekutojn elmigris al okcidentaj landoj: Tiuj kiuj restis kaj partoprenis en la partizana milito kun okupantoj estis mortigitaj aŭ enprizonigitaj.

        En aŭtuno de 1949 gimnazio estis renomita al la mezlernejo. En 1955 estis finita la nova mezlerneja konstruaĵo kaj gimnazio ĝis nun estas en la sama kvaretaĝa domego. Anstataŭ la malnova kosntruaĵo de la lernejo en 1969 estis konstuita sporta halo.

        En 1972 lernejo estis renomita al la 1-a Mezlernejo de Mažeikiai, ĉar urbo kreskis kaj aperis pliaj mezlernejoj. Aldone estis konstruita internejo por lernantoj, laborejoj por teknikaj lecionoj, eĉ konstruaĵo kie oni instruis pafadon per Kalaŝnikov pafiloj. Ekde 1972 lernejo ŝanĝis la sistemon kaj aperis tiel nomata „kabineta sistemo“ kiam infanoj migris de unu klasĉambro al alia depende de la leciono.

        Inter 1987 kaj 1988 lernejo estis renovigita kaj okaze de la 70 datreveno estis malfermita muzeo pri la historio de la lernejo. Lernejo refoje ŝanĝis nomon en 1994 al Mezlernejo de Merkelis Račkauskas kaj en 1996 ĝi ricevis la nunan nomon „Mažeikių Merkelio Račkausko gimnazija“.

En nuna lernejo restas nur junuloj inter 14 kaj 19 jaroj kaj oni strebas  eduki junajn homojn pretaj por daŭrigo de studoj kaj pro la vivo. Inter la finintoj de la gimnazio dum tiuj multaj jraroj estas famaj pentristoj, komponistoj, kuracistoj, pedagogoj, poetoj kaj verkistoj, sportistoj kaj profesoroj de la prestiĵaj universitatoj. Nia gimnazio estas ne nur la plej malnova lernejo en al tuta distrikto, sed ankaŭ unu el la plej sukcesaj.