Fotoj: Unua laborrenkontiĝo

The image gallery is empty.

Inter la historio kaj la estonteco

 

De la 4-a ĝis la 11-a de novembro 2012 en lernejo “Canko Cerkovski”, Bulgario, okazis la unua laborrenkontiĝo enkadre de la projekto “La diversaj profesioj – transformi la provokojn en eblecon realigi siajn revojn”. La projekto estas financata per 20.000 eŭroj por ĉiu partoprenanta lernejo pere de programo ”Lernado dum la tuta vivo”, Komenius–partnereco inter la lernejoj.

 

Dank’al la projekto en la etan urbeton Polski Trambeŝ, Bulgario, venis 52 gelernantoj kaj geinstruistoj de Rumanio, Italio, Litovio kaj Germanio. Niaj specialaj gastoj estis Ermanno Tarracchini - Italio kaj Andre Demark – Belgio.

La projekto celas prepari la junajn homojn de la partneraj institucioj por ilia estonta laborprofesia vivo. La temo de la unua laborrenkontiĝo estis “Inter la historio kaj la estonteco – rigardo al la historio kaj la ekonomio de la partneraj landoj”. Ĉiu lernejo preparis multmediajn prezentadojn laŭ la temo “Historia kaj ekonomia disvolviĝo de la partneraj landoj inter la 1900a kaj 1989a jaroj”. La prezentadojn ni montris antaŭ ĉiuj partoprenantoj de la projekto, same antaŭ multaj gelernantoj, instruistoj kaj gastoj, kiuj kun granda intereso partoprenis en la laboragadoj.

 

Ĉiuj gastantaj grupoj havis la taskon prezenti, pere de multmedio, ankaŭ la gastigantan landon. La temo de tiu-ĉi tasko estis “Bulgario antaŭ la lupeo de la partnera esplorado”. Ni vidis, ke la partneroj ne scias multe pri Bulgario. Kaj ofte okazas, ke tio, kion ili scias, ne estas la vero. Ne estis tiel kun la gastoj de Rumanio, kiuj montris bonegajn konojn pri nia lando. La gelernantoj konkuris ankaŭ en kvizoj kun demandoj pri EU kaj la partoprenantaj landoj.

La gastoj havis eblecon renkontiĝi kun la estraro de nia urba komunumo, viziti lokan entreprenon kaj ĝui koncerton de nia loka folklora grupo “Poljanci”, kies dancoj estigis larmojn de admiro kaj ĝojon pro la lerteco de niaj dancistoj.

Dum la restado ĉe ni la gastoj havis ankaŭ eblecon distriĝi. Por la gejunuloj estis organizitaj “Vespero de la talento”, promenadoj tra la urbo, dancoj, renkontiĝoj, sportludoj kaj konkuradoj.

Por konatiĝi kun la historio de nia lando la partoprenantoj en la renkontiĝo vizitis Veliko Tarnovo, Pleven kaj Etara.

La venonta renkontiĝo de la projekto okazos inter la 21a kaj la 28a de aprilo 2013 en Germanio.

 

Mariana Genĉeva - Bulgario.

 

Raporto pri la unua laborrenkontiĝo de la Komenius-projekto „Various Career Paths – Let’s Turn Challenges into Opportunities to Make Dreams Come True” en Polski Trambeŝ, Bulgario

 

La renkontiĝo okazis de la 4a ĝis la 11a de novembro 2012 kaj havis la centran temon „Inter la historio kaj la estonteco“. De la germana lernejo „Geschwister-Scholl-Gymnasium Winterberg und Medebach“ ĝin partoprenis la sekvaj personoj:

 

Lernantoj:

Tassilo Arenz

Medina Avdagic

Marco Fetke

Tugba Kantar

Christina Lefarth

David Reinecke

Celine Wulbeck

 

Instruistoj:

Christof Krick

Senta Irle

 

Ĉiuj lernantoj estas komencantoj rilate al Esperanto, la laborlingvo de la projekto kaj lernas ĝin en nedeviga kurso gvidata de Christof Krick. La grupo vojaĝis per aŭtoj al la flughaveno Köln/Bonn, de tie flugis tra Munkeno al Bukureŝto, kie oni renkontiĝis kun la itala kaj la litova grupoj kaj estis akceptata de la bulgaraj instruistoj. Per buso oni veturis al la limurbo Ruse, tie renkontiĝis kun la buso de la rumana grupo kaj kun polica akompano veturis al Polski Trambeŝ, kie la lernantoj ekloĝis ĉe siaj gastfamilioj.

Lundo, la 5a de novembro:

La tago komenciĝis en la lernejo de Polski Trambeŝ. La eksterlandaj grupoj estis akceptataj de la direktoro, kiu prezentis sian lernejon kaj poste ĉiu grupo prezentis sin mem. Sekvis interkonaj ludoj por interkonatigi la lernantojn. Poste oni arigis la lernantojn en tri grupojn laŭ ilia lingvonivelo kaj instruis Esperanton.

Posttagmeze la grupoj de la diversaj landoj pretigis afiŝojn, per kiuj ili prezentas siajn hejmlandojn aŭ hejmurbojn. La afiŝoj poste estis montrataj en la lernejo. Sekvis paralela programo por lernantoj kaj instruistoj. Por la lernantoj estis organizitaj sportaj ludoj, dume la partoprenantaj instruistoj renkontiĝis kun la instruistoj de la lernejo. Helpe de tradukistoj oni prezentis siajn lernejojn kaj diskutis pri la malsamaj lernejsistemoj kaj instrukondiĉoj en la diversaj landoj.

Vespere en la granda salono de la manĝejo estis „Vespero de la talentoj“, kie lernantoj el Bulgario, Rumanio kaj Litovio prezentis dancojn, kantojn kaj sportaĵojn.

Mardo, la 6a denovembro:

Antaŭtagmeze okazis urboludo kun miksitaj grupoj. Ĉiu grupo enhavis lernantojn el ĉiuj landoj, tiel ke ili povu pli bone ekkonu sin reciproke, komuniku en Esperanto kaj pro la bulgaraj partoprenantoj havu gvidanton en la urbo. La grupoj ekkonis multajn lokojn en Polski Trambeŝ kaj interalie vizitis la urban muzeon pri historio.

Posttagmeze estis ekskurso al Veliko Tarnovo, la iama ĉefurbo de mezepoka bulgara imperio kaj hodiaŭ ĉefurbo de la samnoma regiono. En la ruinoj de la malnova fortikaĵo la bulgaroj infomis pri la historio de sia lando kaj de Veliko Tarnovo. La vizitoj en la fortikaĵo kaj en ortodoksa preĝejo donis multajn belajn impresojn al la eksterlandaj grupoj, kiuj poste dum la libertempo povis ankaŭ priesplori la urbon.

Vespere Andre prezentis kelkajn ludojn, per kiuj li unuflanke distris la lernantojn kaj aliflanke plibonigis ties Esperanto-konojn.

Merkredo, la 7a de novembro

Tiu tago estis tago de prezentadoj. Unue ĉiu grupo montris antaŭpreparitan prezentaĵon pri la lernejsistemo de sia lando kaj pri la manieroj, per kiuj oni preparas la lernantojn al ilia estonta profesia vivo. Poste ĉiuj eksterlandaj grupoj prezentis siajn imagojn pri Bulgario, t.e. la konojn aŭ nekonojn, kiujn ili havis pri tiu lando antaŭ la unua renkontiĝo. Evidentiĝis, ke la imagoj estis tre diversaj.

Posttagmeze la tuta grupo estis akceptata de la urbestro, la vicurbestro kaj la prezidanto de la loka konsilantaro en la urbodomo. En diskuto la gastoj demandis pri la ekonomia kaj socia situacioj de Polski Trambeŝ kaj Bulgario ĝenerale. Specialan intereson la gastoj havis pri la rolo de EU por la evoluo en la lando. La akceptadon sekvis mallonga vizito en loka fabriko, kie oni produktas metalajn kovrilojn por satelitaj riceviloj. La produktadmetodoj evidentiĝis tre modernaj.

Vespere la bulgaraj lernantoj kaj instruistoj prezentis tre varian programon pri bulgaraj kantoj kaj dancoj, estis kaj modernaj kaj tradiciaj pecoj. Ĉefe la dancoj en tradiciaj kostumoj tre impresis kaj ravis la spektantojn.

Ĵaŭdo, la 8a de novembro

Dum tiu ĉi tago estis tuttaga ekskurso al la grandurbo Pleven. Tie oni vizitis muzeon pri la milito inter rusoj/rumanoj/bulgaroj kaj turkoj, en kiu la turkoj estis iom pli forŝovataj de la Balkano. La muzeo situas precize sur la loko de la plej grava batalo de la milito okazinta en la jaro 1877 kaj la plej okulfrapa vidindaĵo estas giganta panoramo pri la batalo. La bildoj kaj historioj tre interesis la germanojn, ankaŭ pro tio, ke en la grupo estas turkdevena lernanto, kio kreis personan ligon al la okazintaĵoj.

La posttagmezo estis libera tempo en Pleven kaj vespere Andre prezentis pensigajn ludojn.

Vendredo, la 9a de novembro

La tago komenciĝis per Esperanto-kursoj. La lernantoj en la samaj grupoj kiel en la antaŭa leciono pliprofundigis kaj plivastigis siajn lingvosciojn, kiujn ili poste bezonis en la „kvizo pri Eŭropo“. En tiu kvizo ili devis respondi al demandoj pri Eŭropa Unio kaj pri la kvin landoj de la projekto.

Posttagmeze estis prezentadoj kun la temo „Historio kaj ekonomia evoluo de la partoprenantaj landoj en la jaroj 1900-1989“. Ĉiu grupo prezentis alian landon. La germanoj prezentis Rumanion kaj la Bulgaroj prezentis Germanion. La prezento pri Germanio evidentiĝis tre bonkvalita kaj enhave kaj teĥnike. Post la teoriaj partoj sekvis denove sportaj ludoj, en kiuj partoprenis ĉiuj lernantoj.

Sabato, la 10a de novembro

Dum tiu tago estis denove ekskurso. Ĉi-foje ni vizitis unue du ortodoksajn monaĥejojn, kiuj denove donis riĉajn impresojn al la germanaj lernantoj, kiuj loĝas en ĉefe katolika regiono kaj ne kutimas vidi tiom multajn ikonojn kiom en la bulgaraj preĝejoj kaj monaĥejoj. Sekvis vizito en subĉiela muzeo, kiu montras domojn kaj laborejojn tipajn por Bulgario dum kelkaj jarcentoj. La tempon en la muzeo la grupoj uzis por informiĝi kaj komune tagmanĝi.

Vespere estis diskoteko en la manĝejo, kiun uzis la lernantoj por festi la naskiĝtagon de rumana partoprenanto kaj ankaŭ por adiaŭi de la novaj amikoj. Regis etoso de amikeco kaj tristeteco pro la fino de la semajno.

Dimanĉo, la 11a de novembro

Matene la bulgaroj andiaŭis siajn gastojn ĉe la ĉefa placo de Polski Trambeŝ. Litovoj, italoj kaj germanoj komune busveturas al la flughaveno de Bukureŝto, kie la grupoj adiaŭas reciproke kaj de la bulgaraj akompanantoj kaj flugas hejmen. Post longa vojaĝo nokte la germana grupo atingas Winterberg.

Resume eblas diri, ke la renkontiĝo estis sukceso. La grupoj interkonatiĝis kaj ekamikiĝis, ĉiuj plibonigis siajn Esperantokonojn kaj oni multe lernis pri la kulturoj de la partoprenlandoj, ĉefe pri Bulgario. Rilate al la temo de la projekto la lernantoj eksciis multon pri la sistemoj de profesia edukado kaj jam mem eklaboris por prezenti siajn sistemojn al aliaj.

 

Redaktis por la germana grupo,

Christof Krick

 

 

RAPORTO

rilate al la aktivadoj kadre de la unua laborvizito de la Comenius-Projekto numero 12-PM-554-CJ-BG, „Various Career Paths – Let’s Turn Challenges into Opportunities to Make Dreams Come True”, en Bulgario, Polski Trambesh, 4-11 de novembro 2012-11-19


Read more: https://diversaj-profesioj.webnode.com/rumanio/

 

 

La unua vizito kadre de la Comenius-Projekto okazis en la periodo 4 – 11 de novembro 2012. La centra temo de la vizito estis „Inter la historio kaj la estonteco”. La grupo de la Teoria Liceo „Ana Ipătescu” de Gherla veturis laŭ la itinero Gherla – Cluj-Napoca – Aiud – Pitești – București – Giurgiu – Ruse – Polski Trambesh. La renkontiĝo okazis en Ruse, de kie la delegaciojn de la partoprenantaj landoj (Italio, Germanio, Litovio, Rumanio) akompanis veturilo de la bulgara polico, kiu asekuris la vojaĝon de la partoprenantoj en la projekto.

Ĉe la celloko, la delegaciojn akceptis la bulgaraj instruistoj kaj lernantoj partoprenantaj la projekton, la familioj de la lernatoj, ĉiuj parolantoj de Esperanto.

 

Lundo, la 5-a de oktobro 2012

 

En la unua tago de aktivecoj, oni kondukis la lernantojn al la lernejo, kie la direktorino prezentis al la partoprenantoj la lernejon kaj esprimis sian ĝojon akcepti por la kvina fojo en la lernejo kiun ŝi estras, delegaciojn kadre de Comenius Projektoj. Post la prezentado kaj la bonvenigo, la gvidadon de la activecoj transprenis la kunordigantino kaj iniciantino de la Projekto, s-ino Mariana Gencheva. Ĉiu lernejo prezentis sin en Esperanto, la lernantoj interkonatiĝis, la bulgaraj lernantoj prezentis artan programon kiu enkondukis nin en la bulgaran popolan arton. La interkonatiĝon de la lernantoj plifaciligis la ludoj organizitaj de Andre Demarque, invitito de la lernejo de Polski Trambesh, profesoro de Esperanto, kiu pere de la ludo altiris ilin kaj al la lernado de la lingvo, kaj al interkonatiĝo, interagado.

Sekvis la leciono de Esperanto, en kiuj la lernantoj, grupigitaj laŭ la lingvonivelo, estis instruitaj de profesoroj de Litovio, Germanio kaj Belgio.

Samtage la lernantoj partoprenis en sportaj ludoj kaj en agado kiu kaptis ĉiujn kaj kiu ĝuis veran sukceson, nome la pretigo de la afiŝoj de prezentado de ĉiu lando. La lernatoj deziris montri al la aliaj partoprenantoj la belaĵojn de Rumanio, la turismajn vidindaĵojn, kaj tiucele ili pretigis tabulon kun bildkartoj zorge elektitaj, pri pitoreskaj lokoj de nia lando en diversaj geografiaj zonoj. Ĉiuj partoprenantaj teamoj konkuris por prezenti la plej signifajn aspektojn de siaj landoj. Pli poste la afiŝoj estis ekspoziciitaj en la lernejo por esti rigardataj de la lernantoj kaj instruistoj.

Dume, la partoprenantaj instruistoj renkontiĝis kun la bulgaraj instruistoj. Kadre de ronda tablo oni diskutadis pri la jenaj temoj: prezentado de la propraj lernejoj, prezentado de la eduksistemoj de la partoprenantaj landoj, la forestado kaj ĝiaj kaŭzoj, lerneja kaj profesia orientigo, penetrado en la labormerkato, salajroj, loko kaj rolo de la instruistoj en la socio.

La unua tago finiĝis per Vespero de talentoj, kultura agado dum kiu la lernantoj bulgaraj, rumanaj kaj litovaj prezentis programajn artajn, folklorajn, karakterizajn por iliaj landoj kaj regionoj, sed oni kantis ankaŭ en Esperanto.

 

Mardo, la 6-a de novembro 2012

 

La dua tago de la aranĝo komencis per konkuro de teamoj formitaj de lernantoj kaj instruistoj de ĉiuj partoprenantaj landoj. Kun tiu okazo, la partoprenantoj komunikis en Esperanto kaj kunlaboris por malkovri la trezorojn de la urbo Polski Trambesh. La temo de la konkuro estis „Ĉasado de trezoroj”. La lernantoj tiel ekkonis la urbon, gviditaj al diversaj celoj, kiel la Muzeo de historio, kie ili kolektis interesajn informojn pri la historio de la lando kaj de la loko.

Posttagmeze la partoprenantoj ĝuis la viziton al Veliko Tărnovo, bulgara urbo, ĉefurbo de la samnoma regiono, konata ankaŭ kiel „la urbo de la caroj”. La urbo situas sur la bordoj de la rivero Jantra, kaj estis la ĉefurbo de la Valaĥa-Bulgara Imperio (Carlando) inter la jaroj 1185-1393. La malnova urbo etendiĝas sur tri montetoj: Carevec, Trapezica kaj Sveta Gora. La malnovaj sidejoj de la caroj kaj patriarkoj de la Valaĥa-Bulgara Imperio troviĝas sur la monteto Carevec. La vizito ĉarmis la partoprenantojn, per la beleco de la loko sed ankaŭ per la leciono de loka historio kiun ili partoprenis.

La vespero finiĝis per edukaj ludoj proponitaj de Andre Demarque.

 

 

Merkredo, la 7-a de novembro 2012

 

La tria tago estis agadoplena, por ekkoni la specifecojn de la partoprenantaj landoj. Matene, ĉiu delegitaro prezentis antaŭpreparitan materialon „Profesia orientigo kaj elekto de la kariero”. Nia lernejo prezentis teorian verkon, ilustritan per praktikaj aplikaĵoj.

Posttagmeze la delegitaroj prezentis apartajn materialojn kun la temo „Kiel mi imagas Bulgarion”, por montri kiel ili perceptas Bulgarion, la difinajn trajtojn de tiu lando, ĝiajn historiajn, ekonomiajn, kulturajn apartaĵojn. Fakte, la partoprenantojn oni petis evidentigi iliajn konojn pri Bulgario. La materialo kiun ni pretigis, ĝiaj  informriĉeco, redaktado kaj prezentado altiris la simpation de la bulgaraj lernantoj kaj instruistoj. Por kompletigi nian imagon pri Bulgario, ni partoprenis en renkontiĝo kun la urbestro, vicurbestro kaj prezidanto de la loka konsilantaro, kie ni havis la okazon informiĝi pri interesaj problemoj rilate la edukadon, la kunlaboradon de la Loka Konsilantaro kun la lernejo, la prioritatajn taskojn en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la komunumo, la kreadon de laborlokoj, kunlaboradon, ĝemeliĝon kun aliaj urboj. Sekvis mallonga vizito en moderna loka entrepreno, produktanta antenojn kaj enkursigilojn [router].

La vespero finiĝis per arta programo prezentita de la lernantoj kaj instruistoj de la loka lernejo, folklora programo prezentanta kutimojn kaj tradiciojn, popolajn kantojn kaj dancojn de la regiono. La partoprenantoj aprezisla spektaklon kaj ĝojis ekscii novajn detalojn pri la bulgaraj tradicioj, popolaj kostumoj, muziko kaj dancoj.

 

 

Ĵaŭdo, la 8-a de novembro 2012

 

La kvara tago de la vizito ĝuis aprezon de la tuta partoprenantaro, sed aparte tiun de la rumanaj lernantoj, kiuj havis la okazon vidi lokojn kaj ricevi pliajn informojn pri aferoj kiujn ili studis en la lernejo, nome la plej gravaj bataloj de la rusa-turka milito en 1877, kiun partoprenis ankaŭ la rumanoj. La vizito al Plevna [Pleven], en la Muzeo lokita en la parko Skobelev, permesis al la lernantoj renkonti la nacian historion. La prezentado okazis en Esperanto kaj tiel realiĝis samtempe du celoj de la Projekto: la eduka, pere de la esperantlingva prezentado kaj la informa, pere de ĝia enhavo. Kaj la lernantoj havis la okazon demandi kaj informiĝi surloke.

La tago finiĝis per allogaj, sagacaj ludoj, proponitaj denove de Andre Demarque.

 

Vendredo, la 9-a de novembro

 

En la kvina labortago, la lernantoj partoprenis denove Esperantajn kursojn kaj matene kaj posttagmeze, kaj ili pliriĉigis siajn konojn kaj ekzercis sian komunikad-kapablon en ĉi tiu lingvo. La lingvokurson sekvis konkuro pri ĝenerala kulturo, kun karakterizaj demandoj pri diversaj aspektoj de la partoprenantaj landoj. Niaj lernantoj klasiĝis la unuaj, ili montris vastan kulturon, komunikadajn kaj esprimivajn kapablojn, kaj gajnis ĉies aprezojn.

La partoprenantaj instruistoj havis la okazon viziti la lernejon (la bibliotekon, laboratoriojn, kabinetojn, desegnoĉambrojn, mekanikajn laborejojn) kaj informiĝis pri la organizado de la lerneja agado, pri la redaktado de la publikaĵoj de la lernantoj (lerneja revuo, jarlibro), pri la lernejaj projektoj kaj kunlaboradoj.

Posttagmeze oni prezentadis la temon „La historio kaj la disvolviĝo de la ekonomio en la partoprenantaj landoj inter la jaroj 1900-1989”. Nia lernejo prezentis referaĵon pri Litovio. La germanaj lernantoj prezentis bone dokumentitan materialon pri Rumanio, kiu surprizis per la akurateco kaj riĉeco de la informoj.

La tago finiĝis per sportaj ludoj kiujn partoprenis ĉiuj lernantoj

 

Sabato, la 10-a de novembro 2012

 

En tiu tago oni vizitis du najbarajn monakejojn la la etnografian muzeon Etar. Tiuokaze, la partoprenantoj povis kompari aspektojn kulturajn, tradiciajn kaj religiajn kaj ĝojis malkovri tiujn, kiuj estas komunaj en la du landoj.

Vespere, post tago plena, riĉa je informoj kaj malkovroj, la kunordigantino de la Projekto disdonis al la ĉeestantaro la atestilojn de partopreno kaj la diplomojn de la lernantoj.

Venis la momento por dividi la impresojn. La datreveno de lernanto en nia grupo evidentigis ankoraŭfoje la amikecon kiu ligiĝis inter la la rumanaj kaj la bulgaraj lernantoj, sed ankaŭ inter la aliaj partoprenantoj, kiuj organizis surprizan feston por ilia amiko Adrian.

Krom la lecionoj pri Esperanto, pri historio kaj geografio, la lernantoj lernis ankaŭ alian lecionon, tiun ke trans la landlimoj ekzistas amikeco kaj solidareco. Kaj por konfirmi la vivolecionon lernitan kaj por demonstri ke ili komprenis ĝin, la rumanaj lernatoj decidis apogi la partoprenon en la Projekto de bulgara lernanto rumandevena.

 

Dimanĉo, la 11-a de oktobro 2012

 

La bulgaraj lernantoj, kune kun iliaj gepatroj kaj instruistoj adiaŭis la rumanajn partoprenantojn kun kiuj ili amikiĝis dum la komuna agado.

 

 

Ĉi tiu Raporto estis redaktita surbaze de la pritaksaj notoj kompletigitaj ĉiutage far la lernantoj kaj surbaze de la taksadoj de la instruistoj. La atendoj de la lernantoj rilate la pliriĉigon de iliaj lingvokonoj pri Esperanto, pri historio kaj geografio, kaj rilate la gajnon de novaj kulturaj informoj estis plene kontentigitaj. La lernantoj evidentigis jenajn pozitivajn aspektojn de la agadoj:

  • La prezentadon de projektoj en specifa formo por ĉiu lando, kio permesis havi plurflankajn perspektivojn pri la koncernaj temoj;
  • La pliriĉigon de ilia Esperanta lingvokono pere de allogaj lecionoj kaj ludoj;
  • La malkovron de la bulgaraj tradicioj;
  • La kompletigon de ilia ĝenerala kulturo (historio, geografio, folkloro, religio);
  • La interhomajn rilatojn sendepende de la socia nivelo;
  • La toleremon kaj komprenemon inter personoj devenantaj de malsamaj medioj, de landoj kun malsama socia kaj ekonomia nivelo;
  • La ekkonon de novaj metodoj de lerneja kaj profesia orientigo;
  • La komunikadon en fremda lingvo kaj perfektigon de la komunikad-kapabloj;
  • La rilatojn kun fremdlandaj lernantoj samaĝaj;
  • La komprenon de la fakto ke Esperanto esta lingvo por internacia komunikado.

 

 

Gherla, la 17-an de novembro 2012

 

                                                                                              Redaktis,

                                                                                           Ioana Dumitrescu - RO

                                                                                         Mariana Berariu - ESP

 

Ataskaita apie  pirmąjį darbinį susitikimą  pagal Comenius projektą
„Profesijų įvairovė – iššūkius paverskime svajonių išsipildymu“
Polski Trambeŝ, Bulgarija

2012-11-04/2012-11-11


            Pirmame darbiniame susitikime "Tarp istorijos ir ateities" dalyvavo 10 mokinių iš Mažeikių Merkelio Račkausko gimnazijos,  direktoriaus pavaduotoja Lena Krigelienė, gimnazijos psichologė Jūratė Pivariūnienė ir esperanto kalbos mokytoja Gražina Opulskienė.
            Mokinių, dalyvavusių susitikime,  sąrašas

1 . Andriuškaitė Akvilė 2c klasė
2 . Jurgelevičiūtė Radvilė 2c klasė
3 . Litvinas Darius 2a klasė
4 . Norkutė Aistė 3c klasė
5 . Pečiulytė Vilija 2c klasė
6 . Sarakauskaitė Skaistė 4d klasė
7 . Valantinaitė Vaiva 3c klasė
8 . Žubikaitė Giedrė 3c klasė
9 . Žubikaitė Raimonda 3c klasė

            Visi dalyvaujantys gimnazistai yra „Esperanto kalbos būrelio“ nariai ir mokosi tarptautinės kalbos antrus mokslo metus, kartą per savaitę.

            Ruošdamiesi darbiniam susitikimui mokiniai ir mokytojai pasiskirstė užduotimis. Antrų gimnazijos klasių mokiniai rinko medžiagą stendui apie Lietuvą, trečių klasių mokiniai paruošė skaidrių demonstraciją PowerPoint programa         „Istorinis ir ekonominis Italijos vystymasis 1900-1989 metais“. Ketvirtų gimnazijos klasių mokinės anketavo gimnazijos mokinius, tėvus ir mokytojus ir parengė skaidrių pristatymą „Bulgarija lietuvių akimis“. Gimnazijos psichologė turėjo užduotį parengti ir darbinio susitikimo metu pristatyti skaidrių demonstraciją „Profesinio informavimo ir karjeros planavimo sistema Lietuvoje ir Mažeikių Merkelio Račkausko gimnazijoje“. Mokytoja G.Opulskienė rūpinosi kelione ir gimnazijos psichologės pristatymo vertimu į esperanto kalbą.

            Kelionę grupė pradėjo lapkričio 4d., vidurnaktį, ir po varginančios kelionės autobusu į Vilnių, anksti ryte, išskrido į Bukareštą per Dortmundą. Bukarešte susitiko grupės iš Rumunijos, Italijos ir Lietuvos. Mes buvome sutikti bulgarų ir visi autobusu tęsėme kelionę į Polski Trambeš miestą. Pirmieji įspūdžiai buvo labai stiprūs, nes autobusas iki pat kelionės tikslo buvo lydimas policijos automobilio su švyturėliais, kad garantuotų saugų grupės atvykimą. Visi lietuviai mokiniai ir mokytojai po vakarienės apsigyveno viešbutyje „Esperanto“

            Pirmadienį, lapkričio 5d. rytinė programa prasidėjo pažintimi su „Canko Cerkovski“ mokykla. Kiekviena grupė prisistatė ir parodė po vieną programos numerį. Mokytojas iš Belgijos Andre Demarque organizavo keletą žaidimų, kurie padėjo susipažinti.

            Prieš pietus vyko Esperanto kalbos pamokos, kurias vedė trys mokytojai ir pamokos buvo kelių lygių pagal vaikų mokėjimą. Pamokose dalyvavo visi projektinio susitikimo mokiniai ir mokytojai, kurie nėra esperantininkai.

            Pirmadienį popiet vaikai mokykloje žaidė sportinius žaidimus, o mokytojams tuo metu vyko susitikimas su kolegomis bulgarais. Visi svečiai trumpai pristatė savo mokyklas ir savo šalies švietimo sistemas, atsakė į klausimus, pasikeitė informacija su bulgarais apie atlyginimus ir darbo sąlygas. Susitikimas vyko keliomis kalbomis, buvo verčiama į esperanto, anglų ir rusų kalbas.

            Toliau pagal programą buvo ruošiami stendai, kuriuose buvo pristatytos visos projekte dalyvaujančios šalys ir tie stendai liko mokykloje, kad visa mokyklos bendruomenė susipažintų su projekte dalyvaujančiomis šalimis.

            Vakarinė programa buvo kelianti daug emocijų ir labai nuoširdžioje aplinkoje, nes visi dalyviai kartu šoko, pristatė savo talentus, rodė programėles parengtas šiam susitikimui ir visus ypač sužavėjo bulgarų ir rumunų šokiai. Lietuvaičiai dainavo, deklamavo ir Aistė su Raimonda parodė kelis aikido pratimus.

             Antradienis, lapkričio 6 diena, prasidėjo „Paieškos mieste žaidimu“ kurio metu visi jaunuoliai ir mokytojai, pasidalijo į mišrias grupeles ir vaikščiojo po miestą su konkrečiomis užduotimis taip susipažindami su įvairiomis darbo vietomis, kultūros ir meno paminklais Polski Trambeše. Įdomus pasivaikščiojimas ir susipažinimas su miestu labai patiko lietuviams mokiniams ir mokytojams, nes kiekvienoje aplankytoje darbo vietoje, gatvėse, net parduotuvėse jautėsi, kad gyventojai žino apie Comenius projektą, yra labai svetingi ir malonūs.

            Popiet visi projekto dalyviai vyko į ekskursiją, į kaimyninį miestą Veliko Tarnovo, kuris yra administracinis centras. Visi kopėme į kalną Carevec kur aplankėme senovinius griuvėsius ir pravoslavų cerkvę, kartu nusifotografavome. Vėliau visi kartu susipažinome su miestu ir grįžome autobusu į Polski Trambeš dainuodami esperantiškai.

            Vakarinę programa organizavo Andre Demarque ir jaunuoliai kartu sprendė kalbines mįsles, kartu spėliojo kas yra keisti objektai matomi skaidrėse ir su kokiomis profesijomis jie susiję.

            Trečiadienį, lapkričio 7 dieną programa prasidėjo pristatymais „Karjeros ugdymo ir mokinių orientavimo praktika. Kiekviena šalis parodė namie paruoštą informaciją apie profesinio orientavimo sistemą savo šalyje. Buvo galima palyginti ir pamatyti panašumus bei skirtumus lavinimo sistemose. Po kavos pertraukėlės vyko pristatymai apie Bulgariją, kuriuos parengė kitų šalių mokiniai ir paaiškėjo, kad supratimas apie Bulgariją labai skiriasi priklausomai nuo to iš kokios šalies vaikai atvyko. Geriausiai Bulgariją pažįsta jų kaimynai rumunai, tuo tarpu kitų šalių atstovai kai kada turėjo labai ribotą supratimą.

            Po pietų visi susitikimo dalyviai buvo priimti miesto rotušėje, kur daugiau nei valandą kalbėjosi su miesto meru ponu Georgij Ĉakrov, su vicemeru, kuris atsakingas už kultūrą ir sportą, kitais miesto savivaldybės tarnautojais. Miesto meras trumpai papasakojo apie miesto bendruomenę ir atsakė į daugybę klausimų. Jį irgi domino besisvečiuojančių šalių patirtis, ypač tai kas ir kaip keičiasi Rumunijoje ir Lietuvoje dėl priklausymo Europos Sąjungoje, kaip ir kam panaudojama ES parama, nes tos šalys yra panašioje situacijoje kaip Bulgarija. Svečius domino planai dėl Polski Trambeš miesto vystymo. Mokytojai po susitikimo su miesto valdžios atstovai nutarė, kas šis susitikimas buvo labai įdomus jiems, bet mokiniams, nepaisant vertimo į esperanto kalbą buvo nuobodoka.

            Sekanti programos dalis buvo įdomi visiems, nes lankėmės vietiniame, labai moderniame fabrike kur gaminamos satelitinių antenų dėžutės ir kitos detalės satelitams. Didelį įspūdį padarė fabriko šiuolaikiškumas ir automatizavimas, viską daro mechanizmai, dirbančių žmonių yra labai mažai.

            Vakare, Kultūros namuose vyko didelis koncertas kuriame dalyvavo daug muzikantų, dainininkų, šokėjų iš Polski Trambešo. Pasirodyme tautiniais kostiumais dalyvavo ir vaikai ir suaugusieji, o koncertą stebėjo ne tik projekto dalyviai, bet ir tėvai, kurių namuose gyveno atvykę projekto dalyviai bei miestiečiai. Koncertas buvo puikus ir lieka visų mūsų atmintyje labai ilgam.

            Ketvirtadienis, lapkričio 8, buvo ekskursijos diena ir mūsų tikslas buvo aplankyti Pleveno miestą. Pirmiausia mes pamatėme garsųjį muziejų-panoramą apie rusų-turkų karą 1877-1878. Lietuvaičiai pirmą kartą matė panoramą ir ji paliko didžiulį įspūdį. Buvo įdomu klausantis pasakojimo apie tą laikotarpį Bulgarijoje palyginti istorinius Bulgarijos ir Lietuvos likimus. Bulgarija ilgus amžius kentė turkų priespaudą, o tuo tarpu Lietuva buvo valdoma Rusijos, bet abi šalys pasiekė nepriklausomybės ir grįžo į Europos žemėlapį.

            Po malonaus pasivaikščiojimo po miestą, grįžę į Polskį Trambeš kartu vakarieniavome ir žaidėme vadovaujami mokytojo Andre.

            Penktadienis, lapkričio 9 diena prasidėjo esperanto kalbos pamokomis, po to vyko viktorina apie Europą. Mokiniai susiskirstę komandomis atsakinėjo į klausimus, paruoštus mokytojų apie kiekvieną projekte dalyvaujančią šalį.  Visa viktorinos medžiaga bulgarų dėka išleista atskira, dailiai apipavidalinta knygute ir gali būti naudojama kituose panašiuose ES projektuose.

            Popiet, grįžę į mokyklą, pristatėme savo namie paruoštas skaidres apie partnerių šalis “Partnerių šalių istorija ir ekonominis vystymasis 1900-1989 metais“ Rumunai pateikė įdomią medžiagą apie mūsų šalį ir padovanojo mums spausdintą pristatymo tekstą. Mūsų mokiniai kalbėjo apie Italiją ir 3c klasės gimnazistėms šio pristatymo parengimas buvo puiki proga sužinoti          daugiau apie Italijos istoriją XX amžiuje, nes dažniausiai lietuviai gerai išmano senesnius Italijos istorijos ir kultūros įvykius.

                  Po pristatymų mokinių vėl laukė sporto varžybos ir bendra žaidimų bei viktorinų programa. Tuo tarpu mokytojai rinkosi bulgarų mokytojos Marianos namuose, kad aptartų pirmojo susitikimo rezultatus ir suplanuotų susitikimą Vokietijoje, bei numatytų veiklas tarp susitikimų.

            Šeštadienį, lapkričio 10 dieną vykome ekskursijon į du pravoslavų vienuolynus, kurie buvo labai gražūs, neįprasti mums ir įdomūs. Buvo malonu ekskursijos metu konstatuoti, kad vaikai iš įvairių šalių jau susiburia į bendras grupeles ir kalbasi tarpusavyje angliškai bei esperantiškai. Lietuviai labiausiai susibičiuliavo su italais ir ši bendra ekskursija buvo geras postūmis toliau rimtai mokytis kalbų. Po vienuolynų lankymo mūsų laukė pagrindinis ekskursijos tikslas: muziejus po atviru dangumi Etar. Nors buvo šaltoka, bet ekskursija buvo labai naudinga, mes matėme daug veikiančių dirbtuvių, sužinojome apie seniausius amatus bei šiuolaikines profesijas, ragavome autentiškų bulgariškų patiekalų vietos restoranėlyje.

            Vakaras buvo labai smagus ir jaudinantis ir todėl, kad vienas iš projekto dalyvių, rumunų mokinys šventė savo 16-tą gimtadienį kartu su visais ir dėl suvokimo, kad savaitė Bulgarijoje mus davė labai daug. Mes sužinojome daug naujo, išgyvenome daug emocijų ir įsitikinome, kad ateityje dalyvavimas projekte bus įdomus ir naudingas.

            Sekmadienį, lapkričio 11 dieną labai anksti ryte pradėjome savo kelionę namo, bet Mažeikius pasiekėme tik po vidurnakčio.

            Apibendrinant galima sakyti, kad pirmasis susitikimas buvo labai sėkmingas, suartino ir mokytojus ir mokinius. Mes daug sužinojome apie šalių partnerių istoriją ir kultūrą ruošdamiesi pristatymams ir stebėdami kitų parengtis. Apie projekte dalyvaujančias šalis daug išmokome viktorinos apie ES metu, buvo naudinga ir įdomu palyginti ugdymo karjerai ir profesinio orientavimo sistemas įvairiose ES šalyse, praktiškai panaudoti anglų ir esperanto kalbos žinias, bei retkarčiais ir rusų ar vokiečių kalbas. Su kolegomis mokytojais nutarėme, kad sekančiuose susitikimuose planuodami bendras veikas dažniau formuosime mišrias grupes.

 

                                       Gražina Opulskienė